La 22an de februaro 2019, “humanitara koncerto” por Venezuelo okazis en la kolombia urbo Kukuta landlime kun Venezuelo. Estis invititaj steluloj kiel Peter Gabriel (eks-Genesis) aŭ la kantisto Luis Fonsi. La brita miliardulo Richard Branson organizis la koncerton. La enspezoj utilos por kolekti humanitaran helpon kaj por ĝin sendi al Venezuelo trans la kolombia landlimo. Roger Waters, eks-kantisto de Pink Floyd, avertas pere de video sur Twitter : « Tio tute ne kongruas kun la bezonoj de la venezuela popolo, nek kun demokratio, nek kun libero, nek kun humanitara helpo. » En la video, la kantisto klarigas, ke li havas amikojn en la venezuela ĉefurbo Carakas kiuj konfirmis al li, ke « ne estas interna milito, nek ĥaoso, nek murdoj, nek evidenta diktatoreco, nek grandskala enkarcerigo de opoziciuloj, nek subpremado de la gazetaro », kiel asertas Usono. Laŭ li, Usono estigis la krizon en Venezuelo kaj delonge ĝin planis. Barak Obama diris, ke Venezuelo konstituas strategian minacon por Usono. Poste, trudante sankciojn, ili detruis ĝian ekonomion kaj semis malakordon en la lando. Waters demandas : « Ĉu ni vere volas, ke Venezuelo fariĝu nova Irako, Sirio aŭ Libio ? Ne mi ! Kaj ankaŭ ne la venezuela popolo ! »
from
Roger Waters, eks-kantisto de Pink Floyd, kritikas iun “humanitaran koncerton” por Venezuelo en la kolombia urbo Kukuta. Kiuj kaŭzoj estigas liaj kritikoj ? Tion montras Kla.tv en tiu ĉi elsendo. [weiterlesen]