This website uses cookies. Cookies help us to provide our services. By using our services, you agree that we set cookies. Your data is safe with us. We do not share any of your analytics or contact information with third parties! For further information, please see our privacy policy.
Pornografio - giganta industrio kiu kreas grandegajn riĉaĵojn - sed kiu samtempe detruas la socion. Dum sia AZK prelego de la 17a de novembro 2018, François Billot de Lochner montris la mekanismojn malantaŭ pornografio.[read more]
La 17an de novembro 2018, okaze de la 16a AZK-kunveno, François Billot de Lochner, prezidanto de la Stop Porno Asocio, prelegis pri la katastrofaj rezultoj de la konsumado de porno. Li opinias, ke la nuna de li nomata « cunamo de pornografio » detruas la personecon de individuo. Pornografio damaĝas profundajn partojn de la cerbo, kie troa konsumado de porno perturbas la sekreciadon de dopamino. Dopamino (hormono kaŭzanta ekscitiĝon) regas bazajn homajn bezonojn, inkluzive de sekseco. La rezulto estas ĉiam plia konsumado de pornografio por satigi la bezonon. Krome, François Billot de Lochner diras, ke pornografio ankaŭ detruas sociajn kaj homajn rilatojn, ĉar virinoj estas perceptataj kiel plezuriloj kaj ne plu kiel plenaj personoj. Homoj, kiuj sin dediĉas al pornografio, emas resti enŝlositaj hejme. Finfine la konsumado de pornografio kondukas al « socia katastrofo », kiu detruas tutajn familiojn. Pornografio estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de eksedziĝo: « Pornografio estas absoluta tragedio. Ĝi estas giganta industrio, kiu kreas grandegajn riĉaĵojn. Morale, ĝi estas aparta rimedo, por detrui la socion. »
Broadcast text
download
15.08.2020 | www.kla.tv/17021

from Sem.