This website uses cookies. Cookies help us to provide our services. By using our services, you agree that we set cookies. Your data is safe with us. We do not share any of your analytics or contact information with third parties! For further information, please see our privacy policy.
Stres-memoro pro VIFIO estas tiel suferiga kiel dolor-memoro
Dr. Lebrecht von Klitzing eltrovis, ke VIFIO-impulsoj povas kaŭzi intensajn perturbojn de la korpaj procezoj, eĉ stres-memoron. Humanitara katastrofo estas neevitebla kiam lernejoj estas ekipitaj per VIFIO. Strange, industrio, politiko kaj amaskomunikiloj tute silentas pri tio.[read more]
VIFIO (sendrata transdono de datumoj) funkcias per frekvencoj de 2.4 kaj 5 gigahercoj. Mallongaj ritmaj impulsoj de 10 Hz estas enigataj en tiun mikroondan radiotransdonon.
Doktoro Lebrecht von Klitzing eltrovis, ke ĝuste tiuj impulsoj povas kaŭzi intensajn perturbojn de la korpaj procezoj.
Kun ofta uzo, la korpo eĉ povas estigi stres-memoron, same kiel doloro estigas dolor-memoron dum pli longa tempo. Pro tiu stres-memoro povas disvolviĝi kronika elektrohipersensemo, oksidativa streso kaj aliaj simptomoj.
Dum en la medicina kampo oni strikte kontrolas, ke doloraj pacientoj ne disvolvu ege lacigan dolor-memoron, tamen oni ne malhelpas la aperon de ne malpli peniga stres-memoro pro uzado de VIFIO. Male, eĉ lernejoj estas ekipitaj per VIFIO, kvankam ekzistas vera alternativo per drata reto LAN. Sed precipe ĉe infanoj, oni povas timi neripareblan damaĝon, ĉar ili ankoraŭ estas kreskantaj.
Iel ŝajnas ke, pro la hodiaŭa spirito kaj ĝenerala amaskomunikila politiko, oni ricevas preskaŭ nur la opinion de la spertuloj subaĉetitaj de grandaj kompanioj, dum sendependaj spertuloj, kiuj zorgas pri la publika sano, estas preskaŭ tute ignorataj.
Tamen por protekti vin mem kontraŭ tragedia damaĝo, nepras aŭskulti per malferma menso ĉiujn spertajn opiniojn.
Broadcast text
download
01.10.2021 | www.kla.tv/20038
VIFIO (sendrata transdono de datumoj) funkcias per frekvencoj de 2.4 kaj 5 gigahercoj. Mallongaj ritmaj impulsoj de 10 Hz estas enigataj en tiun mikroondan radiotransdonon. Doktoro Lebrecht von Klitzing eltrovis, ke ĝuste tiuj impulsoj povas kaŭzi intensajn perturbojn de la korpaj procezoj. Kun ofta uzo, la korpo eĉ povas estigi stres-memoron, same kiel doloro estigas dolor-memoron dum pli longa tempo. Pro tiu stres-memoro povas disvolviĝi kronika elektrohipersensemo, oksidativa streso kaj aliaj simptomoj. Dum en la medicina kampo oni strikte kontrolas, ke doloraj pacientoj ne disvolvu ege lacigan dolor-memoron, tamen oni ne malhelpas la aperon de ne malpli peniga stres-memoro pro uzado de VIFIO. Male, eĉ lernejoj estas ekipitaj per VIFIO, kvankam ekzistas vera alternativo per drata reto LAN. Sed precipe ĉe infanoj, oni povas timi neripareblan damaĝon, ĉar ili ankoraŭ estas kreskantaj. Iel ŝajnas ke, pro la hodiaŭa spirito kaj ĝenerala amaskomunikila politiko, oni ricevas preskaŭ nur la opinion de la spertuloj subaĉetitaj de grandaj kompanioj, dum sendependaj spertuloj, kiuj zorgas pri la publika sano, estas preskaŭ tute ignorataj. Tamen por protekti vin mem kontraŭ tragedia damaĝo, nepras aŭskulti per malferma menso ĉiujn spertajn opiniojn.
from mhi. / uh.