This website uses cookies. Cookies help us to provide our services. By using our services, you agree that we set cookies. Your data is safe with us. We do not share any of your analytics or contact information with third parties! For further information, please see our privacy policy.
Ĉefepiskopo malkaŝas la Grandan Restarigon (« Great Reset ») tra la Kovid-19
En sia zorgo pri la homaro eksa vatikana diplomato kaj ĉefepiskopo Viganò senbremse klarigas kiel li taksas la kronavirusan krizon kaj la « Grandan Restarigon » anoncitan de politikistoj kaj amaskomunikiloj. En malferma letero li rekte alparolas la prezidanton de Usono pri kio profunde kortuŝas lin.[read more]
Oni ofte parolas pri Karlo Maria Viganò, eksa apostola nuncio de Usono, diplomato de Vatikano kaj titulara ĉefepiskopo. La 26-an de aŭgusto, 2018, li malkaŝis, ke papo Francisko jam sciis pri aferoj de seksaj misuzoj de infanoj far eks-kardinalo McCarrick ekde junio 2013 kaj ne nur julio 2018, kiam la New York Times raportis pri tio.
De tiam, Viganò estis provizore eksigita de siaj servoj kaj respondecoj kaj pro sekureco, li vivas kaŝe en sekreta restadejo.
Post pluraj kritikaj komentoj en 2020 pri la kronavirusaj rimedoj, li alparolis la usonan prezidanton en malferma letero komence de novembro 2020. Jen eltiraĵoj de tiu letero tradukita al Esperanto :
Sinjoro prezidanto,
Permesu al mi alparoli vin en ĉi tiu horo, en kiu la sorto de la tuta mondo estas minacata de tutmonda komploto kontraŭ Dio kaj la homaro. Mi skribas al vi kiel ĉefepiskopo, kiel posteulo de la apostoloj, kiel la iama apostola nuncio de Usono. [...] Ĉiutage ni sentas la atakojn multiĝantajn de tiuj, kiuj volas detrui la bazon mem de la socio: natura familio, respekto al homa vivo, amo al patrolando, eduka kaj komerca libereco. Ni vidas ŝtatestrojn kaj religiestrojn subteni tiun memmortigon de la okcidenta kulturo kaj ĝia kristana animo, dum la fundamentaj rajtoj de civitanoj kaj kredantoj estas rifuzataj nome de la sanitara krizo, kiu pli kaj pli rivelas sin kiel instrumento por la establi nehoman senvizaĝan tiranecon. Tutmonda plano nomata « Great Reset » (Granda Restarigo) estas survoje. Ĝia arkitekto estas tutmonda elito, kiu celas subigi la tutan homaron, trudante premdevigajn rimedojn per kiuj draste limigi individuajn liberojn kaj tiujn de tutaj popoloj. En pluraj landoj tiu plano jam estis aprobita kaj financita; en aliaj ĝi estas ankoraŭ en frua stadio. Malantaŭ la mondaj gvidantoj, kiuj estas la komplicoj kaj ekzekutantoj de tiu infera projekto, estas senskrupulaj roluloj, kiuj financas la Mondan Ekonomian Forumon kaj Eventojn kiel Event 201, reklamante sian Agendon.
La celo de la Granda Restarigo estas la trudado de sanitara diktaturo celanta la altrudon de libermortigaj rimedoj, kaŝitaj malantaŭ allogaj promesoj garantii universalan enspezon kaj nuligi personajn ŝuldojn. La kosto de tiuj koncesioj far la Internacia Mon-Fonduso estos la rezigno al privata posedrajto kaj aliĝo al programo de vakcinado kontraŭ Covid-19 kaj Covid-21 antaŭenigita de Bill Gates kun la kunlaboro de la ĉefaj farmaciaj multnaciaj grupoj. Krom la grandegaj ekonomiaj profitoj, kiuj instigas la iniciatintojn de la Granda Restarigo, la enkonduko de la vakcino estos akompanata de la postulo de sanitara pasporto kaj cifereca identigilo, kiu rezultos en la kontaktospurado de la tutmonda popolo. Tiuj, kiuj ne akceptos tiujn rimedojn, estos enfermitaj en arestejoj aŭ arestitaj hejme, kaj ĉiuj iliaj havaĵoj estos konfiskitaj.
Sinjoro prezidanto, mi supozas, ke vi jam konscias, ke en iuj landoj la Granda Restarigo estos aktivigita inter la fino de ĉi tiu jaro kaj la unua trimonato de 2021. Pliaj ŝtopadoj estas planitaj tiucele, kiuj estos oficiale pravigitaj per supozata dua kaj tria ondo de la pandemio. Vi bone konscias pri la rimedoj uzataj por krei panikon kaj legitimi severegajn limojn al individuaj liberecoj, lerte provokante mondskalan ekonomian krizon. Laŭ la intencoj de tiuj arkitektoj, tiu krizo malpermesos, ke post la Granda Restarigo, la nacioj reiru al la antaŭo, tiel donante la finan baton al mondo, kies ekziston kaj memoron ili volas tute nuligi. Sed tiu mondo, sinjoro prezidanto, inkluzivas homojn, korinklinojn, instituciojn, kredojn, kulturojn, tradiciojn kaj idealojn: homoj kaj valoroj, kiuj ne funkcias kiel aŭtomatoj, kiuj ne obeas kiel maŝinoj, ĉar ili estas dotitaj per animo kaj koro, ĉar ili estas ligitaj per spirita ligo, kiu tiras sian forton de supre, de tiu Dio, kiun niaj kontraŭuloj volas defii, same kiel Lucifero faris komence de la tempoj per sia " non serviam ".
[...]Ĝis antaŭ kelkaj monatoj estis facile kalumnii kiel "konspirajn teoriulojn" tiujn, kiuj iam denuncis tiujn terurajn planojn, nun efektivigitajn ĝis la plej eta detalo. Neniu, ĝis la pasinta februaro, iam ajn pensus, ke en ĉiuj niaj urboj civitanoj estos arestitaj simple pro voli iri laŭ la stratoj, spiri, plu malfermi siajn butikojn, iri al preĝejo dimanĉe. […]Kaj dum la politikistoj sin barikadas en siaj palacoj proklamante dekretojn kiel persaj satrapioj, entreprenoj bankrotas, butikoj fermiĝas, kaj oni malhelpas homojn vivi, vojaĝi, labori kaj preĝi. La katastrofaj psikologiaj konsekvencoj de tiu operacio jam videblas, komencante per memmortigoj de senesperaj entreprenistoj kaj per la sufero de niaj infanoj, apartigitaj de amikoj kaj samklasanoj, devigataj sekvi siajn klasojn sidante hejme sole antaŭ komputilo. [...] Kaj tamen, meze de ĉi tiu malgaja bildo, tiu ŝajne nehaltigebla antaŭeniĝo de la "Nevidebla Malamiko", ekaperas elemento de espero. La kontraŭulo ne kapablas ami, kaj ĝi ne komprenas, ke ne sufiĉas garantii universalan enspezon aŭ nuligi hipotekojn por subigi la amasojn kaj konvinki ilin esti brulstampitaj kiel brutaro.Tiu popolo, kiu tro longe eltenis la misuzojn de tirana potenco plena de malamo, retrovas, ke ĝi havas animon; ĝi komprenas, ke ĝi ne volas interŝanĝi sian liberecon kontraŭ homogenigo kaj nuligo de sia identeco; ĝi komencas kompreni la valoron de familiaj kaj sociaj ligoj, de la ligoj de kredo kaj kulturo, kiuj kunigas honestajn homojn. Tiu “Granda Restarigo» estas destinita malsukcesi, ĉar tiuj, kiuj planis ĝin, ne komprenas, ke ankoraŭ ekzistas homoj pretaj eliri sur la stratojn por defendi siajn rajtojn, protekti siajn proksimulojn, doni estontecon al siaj infanoj kaj genepoj. La niveligo kontraŭhumana de la tutmondisma projekto mizere frakasiĝos fronte al la firma kaj kuraĝa opozicio de la infanoj de Lumo. […]
Dio benu Usonon !
+ Karlo Maria Viganò
Ĉefepiskopo de Ulpiana
iama apostola nuncio de Usono.
Broadcast text
download
31.12.2020 | www.kla.tv/17853
Oni ofte parolas pri Karlo Maria Viganò, eksa apostola nuncio de Usono, diplomato de Vatikano kaj titulara ĉefepiskopo. La 26-an de aŭgusto, 2018, li malkaŝis, ke papo Francisko jam sciis pri aferoj de seksaj misuzoj de infanoj far eks-kardinalo McCarrick ekde junio 2013 kaj ne nur julio 2018, kiam la New York Times raportis pri tio. De tiam, Viganò estis provizore eksigita de siaj servoj kaj respondecoj kaj pro sekureco, li vivas kaŝe en sekreta restadejo. Post pluraj kritikaj komentoj en 2020 pri la kronavirusaj rimedoj, li alparolis la usonan prezidanton en malferma letero komence de novembro 2020. Jen eltiraĵoj de tiu letero tradukita al Esperanto : Sinjoro prezidanto, Permesu al mi alparoli vin en ĉi tiu horo, en kiu la sorto de la tuta mondo estas minacata de tutmonda komploto kontraŭ Dio kaj la homaro. Mi skribas al vi kiel ĉefepiskopo, kiel posteulo de la apostoloj, kiel la iama apostola nuncio de Usono. [...] Ĉiutage ni sentas la atakojn multiĝantajn de tiuj, kiuj volas detrui la bazon mem de la socio: natura familio, respekto al homa vivo, amo al patrolando, eduka kaj komerca libereco. Ni vidas ŝtatestrojn kaj religiestrojn subteni tiun memmortigon de la okcidenta kulturo kaj ĝia kristana animo, dum la fundamentaj rajtoj de civitanoj kaj kredantoj estas rifuzataj nome de la sanitara krizo, kiu pli kaj pli rivelas sin kiel instrumento por la establi nehoman senvizaĝan tiranecon. Tutmonda plano nomata « Great Reset » (Granda Restarigo) estas survoje. Ĝia arkitekto estas tutmonda elito, kiu celas subigi la tutan homaron, trudante premdevigajn rimedojn per kiuj draste limigi individuajn liberojn kaj tiujn de tutaj popoloj. En pluraj landoj tiu plano jam estis aprobita kaj financita; en aliaj ĝi estas ankoraŭ en frua stadio. Malantaŭ la mondaj gvidantoj, kiuj estas la komplicoj kaj ekzekutantoj de tiu infera projekto, estas senskrupulaj roluloj, kiuj financas la Mondan Ekonomian Forumon kaj Eventojn kiel Event 201, reklamante sian Agendon. La celo de la Granda Restarigo estas la trudado de sanitara diktaturo celanta la altrudon de libermortigaj rimedoj, kaŝitaj malantaŭ allogaj promesoj garantii universalan enspezon kaj nuligi personajn ŝuldojn. La kosto de tiuj koncesioj far la Internacia Mon-Fonduso estos la rezigno al privata posedrajto kaj aliĝo al programo de vakcinado kontraŭ Covid-19 kaj Covid-21 antaŭenigita de Bill Gates kun la kunlaboro de la ĉefaj farmaciaj multnaciaj grupoj. Krom la grandegaj ekonomiaj profitoj, kiuj instigas la iniciatintojn de la Granda Restarigo, la enkonduko de la vakcino estos akompanata de la postulo de sanitara pasporto kaj cifereca identigilo, kiu rezultos en la kontaktospurado de la tutmonda popolo. Tiuj, kiuj ne akceptos tiujn rimedojn, estos enfermitaj en arestejoj aŭ arestitaj hejme, kaj ĉiuj iliaj havaĵoj estos konfiskitaj. Sinjoro prezidanto, mi supozas, ke vi jam konscias, ke en iuj landoj la Granda Restarigo estos aktivigita inter la fino de ĉi tiu jaro kaj la unua trimonato de 2021. Pliaj ŝtopadoj estas planitaj tiucele, kiuj estos oficiale pravigitaj per supozata dua kaj tria ondo de la pandemio. Vi bone konscias pri la rimedoj uzataj por krei panikon kaj legitimi severegajn limojn al individuaj liberecoj, lerte provokante mondskalan ekonomian krizon. Laŭ la intencoj de tiuj arkitektoj, tiu krizo malpermesos, ke post la Granda Restarigo, la nacioj reiru al la antaŭo, tiel donante la finan baton al mondo, kies ekziston kaj memoron ili volas tute nuligi. Sed tiu mondo, sinjoro prezidanto, inkluzivas homojn, korinklinojn, instituciojn, kredojn, kulturojn, tradiciojn kaj idealojn: homoj kaj valoroj, kiuj ne funkcias kiel aŭtomatoj, kiuj ne obeas kiel maŝinoj, ĉar ili estas dotitaj per animo kaj koro, ĉar ili estas ligitaj per spirita ligo, kiu tiras sian forton de supre, de tiu Dio, kiun niaj kontraŭuloj volas defii, same kiel Lucifero faris komence de la tempoj per sia " non serviam ". [...]Ĝis antaŭ kelkaj monatoj estis facile kalumnii kiel "konspirajn teoriulojn" tiujn, kiuj iam denuncis tiujn terurajn planojn, nun efektivigitajn ĝis la plej eta detalo. Neniu, ĝis la pasinta februaro, iam ajn pensus, ke en ĉiuj niaj urboj civitanoj estos arestitaj simple pro voli iri laŭ la stratoj, spiri, plu malfermi siajn butikojn, iri al preĝejo dimanĉe. […]Kaj dum la politikistoj sin barikadas en siaj palacoj proklamante dekretojn kiel persaj satrapioj, entreprenoj bankrotas, butikoj fermiĝas, kaj oni malhelpas homojn vivi, vojaĝi, labori kaj preĝi. La katastrofaj psikologiaj konsekvencoj de tiu operacio jam videblas, komencante per memmortigoj de senesperaj entreprenistoj kaj per la sufero de niaj infanoj, apartigitaj de amikoj kaj samklasanoj, devigataj sekvi siajn klasojn sidante hejme sole antaŭ komputilo. [...] Kaj tamen, meze de ĉi tiu malgaja bildo, tiu ŝajne nehaltigebla antaŭeniĝo de la "Nevidebla Malamiko", ekaperas elemento de espero. La kontraŭulo ne kapablas ami, kaj ĝi ne komprenas, ke ne sufiĉas garantii universalan enspezon aŭ nuligi hipotekojn por subigi la amasojn kaj konvinki ilin esti brulstampitaj kiel brutaro.Tiu popolo, kiu tro longe eltenis la misuzojn de tirana potenco plena de malamo, retrovas, ke ĝi havas animon; ĝi komprenas, ke ĝi ne volas interŝanĝi sian liberecon kontraŭ homogenigo kaj nuligo de sia identeco; ĝi komencas kompreni la valoron de familiaj kaj sociaj ligoj, de la ligoj de kredo kaj kulturo, kiuj kunigas honestajn homojn. Tiu “Granda Restarigo» estas destinita malsukcesi, ĉar tiuj, kiuj planis ĝin, ne komprenas, ke ankoraŭ ekzistas homoj pretaj eliri sur la stratojn por defendi siajn rajtojn, protekti siajn proksimulojn, doni estontecon al siaj infanoj kaj genepoj. La niveligo kontraŭhumana de la tutmondisma projekto mizere frakasiĝos fronte al la firma kaj kuraĝa opozicio de la infanoj de Lumo. […] Dio benu Usonon ! + Karlo Maria Viganò Ĉefepiskopo de Ulpiana iama apostola nuncio de Usono.
from hm.
https://viewspost.com/la-lettre-explosive-de-larcheveque-vigano-au-president-trump/
Viganò rivelas, ke la papo kaŝas la pedofilion https://tudomine.wordpress.com/2019/12/30/msgr-carlo-maria-vigano-ueber-das-pontifikat-von-papst-bergoglio/