This website uses cookies. Cookies help us to provide our services. By using our services, you agree that we set cookies. Your data is safe with us. We do not share any of your analytics or contact information with third parties! For further information, please see our privacy policy.
Moderna sklaveco pere de malmultekostaj varoj
De preskaŭ 20 jaroj la germana malmaskanto Michael Kent eldonas la "Kent-Depesche”. Numero de julio 2019 estas titolita “Kompatinda Germanio ! Kompatinda mondo !”
Tie li skribas, ke la produktado de malmultekostaj varoj kaŭzas tri aferojn, kiujn li nomas la "diabla triopo": 1. detruo de la medio, 2. krueleco al bestoj kaj 3. homa ekspluatado (inkluzive ne-sufiĉaj salajroj, malriĉeco, plia sendungado kaj damaĝoj al sano)
Li diris, ke malmultekostaj varoj estas la ĉefa kialo de la kreskanta malriĉeco en la popolo kaj de la pligrandiĝanta breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj, aldone al trompaj politikoj kaj ŝuldigaj sistemoj. Tiu situacio kun malaltaj prezoj tamen estas tre subtila kaj malfacilas vidi en ĝi la preskaŭ perfektan formon de subpremo, tio estas formo de sklaveco, kontraŭ kiu neniu ribelos ! Sed fakte, kiu kontraŭas malaltajn prezojn ? Ŝajnas, ke la meza civitano eĉ volas ilin.
Malmultaj konscias, ke ni vivas en moderna epoko de la sklaveco de malmultekosto kaj de planita malnoviĝo. La tutmonda diktaturo de multnaciaj firmaoj povas esti venkita nur se la tiel nomataj “modestuloj” komprenas la gravecon pagi justajn kaj ĝuste kalkulitajn prezojn por varoj longe konserveblaj. Tiu ekkonscio devas esti vekita !